Main Menu

Google Search
QRZ Web
 
Help Support QRZ
Brazil Brazil Click to enlarge...

PY3DF

LENIO MAROBIN

Rua Otelo Rosa, 240

95900-000 Lajeado (RS),

Brazil

Lookups:   2124 Ham Member

Email: Login required to view

Click for more detail...

Mi naskiĝis en la jaro 1961 kaj esperantiĝis en 1975. Dum multaj jaroj mi estis radioaŭskultanto de kurtondoj. Iam mi malkovris, ke meze de brodkast-stacioj estis ankaŭ amatoraj elsendoj, precipe kiam mi aŭskultis sur la bendo de 40m. En la fino de la sepdekaj jaroj, mi konatiĝis kun esperantisto-radioamatoro Vaske,PY3ACE, iama radionavigisto de flugkompanio. El postaj renkontiĝoj, naskiĝis en mi la ideo fariĝi radioamatoro. Mia unua voksigno estis PY3YUX en 1981. Tiutempe mi posedis nur 80/40m aparaton AM/CW, sed tio taŭgis por mezdistancaj kontaktoj. En la jaro 1982 mi fariĝis PY3DF post atingi pli altan radiokategorion. Ekde tiam, mi jam kontaktis multajn esperantajn staciojn. Mi ankaŭ partoprenas en la DXCC-programo, kun pli ol 300 landoj konfirmitaj. Ekde 1990, mi jam elsendis el dekoj da landoj, interalie [PY3DF operated from the following countries / já operou dos seguintes países]: 4X, 9A, 9H, A6, AP, BY, CN, CT, CX, DL, DU, EA, EA6, EI, F, G, GM, HBØ, HB9, HL, HS, HVØ, I, JA, LU, LX, LY, OE, OK, ON, PA, SM, TA, sed aparte interesa por mi estis elsendi dum Universalaj Kongresoj de Esperanto. Lastatempe, mi elsendis el [PY3DF operated also with the following special callsigns / operou os indicativos especiais] OL5ESP (Prago/1996), TM8E (Montpellier/1998), DFØESP (Berlino/1999), 4X85E (Tel-Avivo/2000), 9AØE (Zagrebo/2001), 8S6UEA (Gotenburgo/2003), LY9ØE (Vilno/2005), 8J1ESP (Jokohamo, 2007). Regule mi sendas el MØESP (ILERA-Brita Sekcio, Londono) kaj ankaŭ GØOOS, GQØOOS. En la jaro 1998 dum la UKE en Montpellier mi fariĝis Ĝenerala Sekretario de ILERA. Ofte mi partoprenas en esperantaj rondoj radioamatoraj ankaŭ pere de paket-radio kaj ECHOLINK. Bv. kontakti min pri informoj pri ILERA-Internacia Ligo de Esperantistaj RAdioamatoroj.

 

Last modified: Sun Nov 1 05:22:03 2009

Does this page contain inappropriate content? If so, Report this page...

CPU elapsed:0.023 secs, 7649 bytes